Paĝo V

 

Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis ke lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita; sed restas la demando: kiam kaj kiamaniere ĝi venos? Povas esti, ke tio ĉi venos nur post centoj aŭ eble eĉ post miloj da jaroj? Ĉu por tio ĉi estas bezona nepre reciproka interkonsento de la registaroj de ĉiuj landoj? Por doni pli-malpli kontentigajn respondojn je tiuj ĉi demandoj, ni devas antaŭe analizi alian demandon, nome: "ĉu oni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia?" Inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligiteco: se oni ne povas antaŭvidi, kia lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj lingvoj havas pro tio ĉi pli-malpli egalajn ŝancojn, tiam oni devas atendi ĝis la registaroj de ĉiuj (almenaŭ la plej gravaj) regnoj decidos aranĝi por tiu ĉi celo kongreson kaj decidi la demandon pri lingvo internacia. Kiu scias, kun kia granda malfacileco la registaroj decidiĝas por ĉia nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankoraŭ tre kaj tre multe da jaroj, antaŭ ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia sufiĉe maturiĝinta kaj inda je ilia enmiksiĝo, kaj poste pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj, antaŭ ol la afero estos decidita. Apartaj personoj kaj societoj tie ĉi nenion povus fari; ili povus nur konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen la enmiksiĝo de la registaroj ili ne povas. Ĝis la solvo de la demando en tia okazo estus sekve ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Sed tute alia afero estus, se montriĝus, ke oni povas antaŭe antaŭvidi kun plena precizeco kaj plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia: tiam oni jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam ĉia societo, ĉia aparta persono povus laŭ sia propra gvido labori por la disvastigo de tiu ĉi lingvo; la nombro da adeptoj de tiu ĉi lingvo kreskadus kun ĉiu horo, ĝia literaturo rapide riĉiĝadus, kongresoj internaciaj tuj povus komenci uzadi ĝin por la reciproka kompreniĝado de siaj membroj, kaj en la plej mallonga tempo tiu ĉi lingvo tiom fortikiĝus en la tuta mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumiĝinta. Ĉu ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia? Feliĉe ni povas respondi tiun ĉi demandon tute pozitive: "jes, ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo".

Por konvinki pri tio ĉi niajn aŭskultantojn, ni petas ilin prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj jam efektiviĝis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti. Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur unu sola lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke ĉia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte ne ebla, se ili eĉ volus ĝin elekti, kaj ke se ili kontraŭ ĉiu atendo kaj spite, ĉiuj argumentoj de la sama prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem kaj ilia elekto restus nur malviva litero.

Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj regnoj kunveturiĝis kaj ke ili alpaŝas al la elekto de lingvo internacia. Al ili antaŭstarus la sekvanta:

aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj,
aŭ elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean),
aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj artaj,
aŭ difini komitaton kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute nova, ankoraŭ ne ekzistanta.

Por ke niaj aŭskultantoj povu pense partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni devas antaŭe konatigi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj. La karaktero de lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas al la aŭskultantoj pli aŭ malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj artaj, kiuj por la plimulto de niaj aŭskultantoj prezentas kredeble absolutan "terra incognita".

Kiamaniere ĉe la homoj naskiĝis la ideo de lingvo arta, kiel tiu ĉi ideo disvolviĝadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj ĝis la plej perfekta tipo de plena kaj riĉa lingvo, kia grandega multo da provoj estis farita en tiu ĉi direkto, kia grandega multo da laboroj iris ofere por tiu ĉi ideo en la daŭro de la lastaj du centjaroj, - pri ĉio tio ĉi ni ne parolos, ĉar por elaŭskulti ĉion tion ĉi ne havus sufiĉe da tempo nek pacienco. Ni diros nur ion pri la specialaj ecoj de la artaj lingvoj, ĉe kio ni kompreneble havos antaŭ la okuloj ne la diversajn malprosperajn provojn antaŭajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas, sed la plej perfektan formon de lingvo internacia, ekzistantan en la nuna tempo.

Krom plena neŭtraleco en rilato nacia, arta lingvo distingiĝas per la sekvantaj ecoj:

1) Ĝi estas mireginde kaj nekredeble facila por ellernado: sen trograndigo oni povas diri, ke ĝi estas almenaŭ kvindek fojon pli facila, ol ĉia lingvo natura. Kiu ne konatiĝis kun lingvo arta, ne povas eĉ kredi, ĝis kia grado atingas ĝia facileco. La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo kuraĝos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon: "La facileco de ĝia ellernado estas tia, ke, ricevinte esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu ĉi lingvo. En ĉia okazo, la oferoj, kiujn alportos ĉiu homo de nia Eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon al la ellernado de tiu ĉi lingvo, estas tiel sensignifaj, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se ĉiuj, almenaŭ la eŭropanoj kaj amerikanoj, aligos al si tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon". Komprenu, sinjoroj, kion tio ĉi signifas: "post ne pli ol du horoj da sinokupado"! Kaj en tiu ĉi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto ĉiuj tiuj senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataŭ filozofadi pri ĝi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaŭ la lastaj ellernas ĝin treege kaj mireginde facile, ĉar por la ellernado de la lingvo Esperanto de la lernanto estas postulataj neniaj antaŭaj scioj. Inter la esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke ili ĝis nun en sia propra, patra lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tute senerare, - kaj ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj, dum la ellernado de ia lingvo natura ĉe tiuj samaj personoj devus okupi almenaŭ 4 aŭ 5 jarojn.

Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj sciis sole svede kaj Esperante, unu 1/4urnalisto, kiu deziris interparoli kun ili, matene la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn lernolibron esperantan kaj vespere en tiu sama tago li povis jam sufiĉe bone paroli kun la svedoj.

De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? Ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde, per la vojo de amasiĝado de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis nenia logiko, nenia difinita plano, sed simple nur la uzo: tian vorton estas akceptite uzi tiel, kaj tial ni devas ĝin uzi tiel, - tian vorton estas akceptite uzi alie, kaj tial ni devas ĝin uzi alie. Jam antaŭe tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj, kiun kreos homa inteligenteco konscie kaj laŭ severe difinitaj kaj logikaj leĝoj, devos esti multe, tre multe da fojoj pli facila, ol tia sistemo da sonoj, kiu konstruiĝis okaze kaj senkonscie. Ni ne havas la eblon analizi tie ĉi la tutan tiun iron de la pensoj, je kiu gvidadis sin la aŭtoroj de artaj lingvoj, nek montri detale ĉiujn tiujn grandegajn faciligojn, kiujn arta lingvo posedas en komparo kun la naturaj, ĉar tio ĉi postulus tutan vastan traktaton, - ni prenos tial nur simple kelkajn ekzemplojn. Tiel ekzemple preskaŭ en ĉiuj lingvoj ĉiu substantivo ial apartenas al tia aŭ alia sekso, ekzemple en la lingvo germana "kapo" havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neŭtralan; ĉu ekzistas en tio ĉi ia eĉ plej malgranda senco aŭ celo? Kaj tamen kian grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de ĉiu substantivo! Kiom multe la lernanto devas ekzerciĝadi, ekzerciĝadi kaj denove ekzerciĝadi, antaŭ ol li venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne konfuziĝados kaj ne diros ekzemple "le fin" anstataŭ "la fin" aŭ "das Strick" anstataŭ "der Strick"! En lingvo arta tiu ĉi sekso de la substantivoj estas tute el1/4etita, ĉar montriĝis, ke ĝi ne havas en la lingvo eĉ la plej malgrandan celon. Jen vi havas sekve jam unu ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo estas atingita plej grandega faciligo de la lingvo. En la lingvoj naturaj ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega multo da diversaj formoj ne sole por ĉiuj deklinacioj kaj konjugacioj, sed en ĉiu el ili ankoraŭ tuta serio da formoj; ekzemple en la konjugacioj vi havas ne sole por ĉiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj, sed en ĉiu el tiuj ĉi tempoj kaj modoj ankoraŭ apartajn formojn por ĉiu persono kaj nombro. Oni ricevas vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro; sed tio ĉi estas ankoraŭ nur komenco: al tio ĉi aliĝas multego da deklinacioj kaj konjugacioj neregulaj, ĉiu kun aparta serio da formoj, kaj ĉion tion ĉi oni devas ne sole ellerni kaj konservadi en la memoro, sed konstante memori, kia vorto ŝanĝiĝas laŭ la regulaj deklinacioj aŭ konjugacioj kaj kia laŭ la malregulaj kaj laŭ kia nome de tiuj ĉi regulaj aŭ malregulaj tabeloj la donita vorto ŝanĝiĝas. La ekposedo de ĉio tio ĉi postulas inferan paciencon, multegon da tempo kaj konstantan senĉesan ekzerciĝadon. Dume lingvo arta anstataŭ tiu ĉi tuta ĥaoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca laborado, donas al vi sole nur 6 vortetojn "i, as, is, os, us, u", kiujn vi povas perfekte ekposedi en la daŭro de kelke da minutoj kaj kiujn vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos. Vi kun mirego demandas: "Kiel tio ĉi estas ebla?" Jen, tre simple: Esperanto diras al vi, ke deklinacioj tute estas bezonaj neniaj, ĉar ili plene anstataŭiĝas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas, kaj en la konjugacioj ne sole sufiĉas unu tabelo por ĉiuj verboj, sed eĉ por tiu ĉi tabelo tute sufiĉas, se ĝi enhavas en si (krom participoj, prezentantaj apartan formon) sole nur 6 finiĝojn, nome por la tempoj estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj sendifina, kondiĉa kaj ordona. Vi certe en la unua minuto ekpensos, ke dank'al tiu ĉi malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian flekseblecon? Tute neniel: konatiĝu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos, ke ĝia konjugacio esprimas ĉiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj pli precize, ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj tabeloj de la lingvoj naturaj, ĉar la arta lingvo for1/4etis ne tion, kion la lingvo bezonas, sed nur tion, kio prezentas en ĝi absolute superfluan kaj tute al nenio servantan balaston. Efektive, por kio ni bezonas apartan serion da finiĝoj por ĉiu persono kaj nombro, kaj al tio ĉi en ĉiu tempo kaj en ĉiu modo apartan novan serion da tiuj ĉi finiĝoj, se ĉiuj tiuj ĉi finiĝoj estas ja tute superfluaj, ĉar la pronomo, kiu staras antaŭ la verbo, jam tute sufiĉe montras ĝian personon kaj nombron?

La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio ĉi la plej multe ĝuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da ŝancoj por esti elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon por la lernanto: en unu vorto la donita litero estas elparolata, en alia ĝi ne estas elparolata aŭ estas elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas skribata tiel, en alia vorto alie...Tutajn jarojn devas uzi franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo! Radikale ŝanĝi tiun ĉi ortografion estas absolute ne eble, ĉar tiam grandega multo da vortoj kiuj diferencas unu de alia aŭ neniel, aŭ nur per ia apenaŭ rimarkebla nuanco en la elparolado, fariĝus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta donis al ĉiu sia litero klaran, severe difinitan kaj ĉiam egalan elparoladon, kaj dank'al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo (t.e. simple post la konatiĝo kun ĝia plej simpla alfabeto) ĉiu skribos en ĝi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos tion ĉi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado.

Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksiĝo de konscia arto. Ni povus citi kompreneble ankoraŭ multe da aliaj ekzemploj, ĉar sur ĉiu paŝo ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacila1/4ojn kaj konfuza1/4ojn, kiuj en lingvo arta estas aŭ tute el1/4etitaj kiel superflua balasto, aŭ alkondukitaj al ia unu aŭ du mallongaj vortetoj aŭ reguloj, sen ia eĉ plej malgranda difekto por la fleksebleco, riĉeco kaj precizeco de la lingvo. Tamen ni ne parolos pli pri tio ĉi, sed ni diros sole tion, ke la tuta gramatiko de la lingvo Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj, kiujn ĉiu povas bonege ellerni en la daŭro de duonhoro! Post unu sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj! Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio ĉi, imagu al vi, ke vi entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis la konstruon de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certa, ke vi jam plu neniam povas fari en tiu ĉi lingvo ian gramatikan aŭ ortografian eraron kaj ke vi nun jam nur bezonas simple lernadi kiom eble pli da vortoj, - vi ja tiam sentus vin feliĉa kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj la plej enuan parton de la laboro vi jam pasis... Ĉu ne vere? En la lingvo Esperanto vi atingos tion ĉi jam post duonhoro da laborado!

Sekve se Esperanto havus eĉ nur tiun econ, pri kiu ni supre parolis, t.e. grandegan facilecon kaj regulecon de la gramatiko kaj ortografio, ni jam devus diri pri ĝi, ke ĝi estas multajn, multajn fojojn pli facila, ol ĉiu lingvo natura. Sed per tio ĉi ne finiĝas ankoraŭ la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi venis al tio, ke al vi restas jam nur simpla ellernado de vortoj, vi eĉ tie ĉi renkontos ankoraŭ grandegajn faciligojn. Tiel ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn vi bezonas lerni; ĉar sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antaŭe, kaj sen ia lernado, scius ankaŭ ĝian adjektivon kaj ĝian adverbon kaj ĝian verbon k.t.p., dum en ĉiu lingvo natura tre multaj esprimoj havas por ĉiu parto de parolo apartan vorton (ekzemple: parler, oral, verbalement). Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi ĉian vorton kun ĉia prepozicio kaj kun ĉia alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur tial, ke tia aŭ alia kunigo de vortoj estas ial ne permesita. Sed krom tiuj ĉi naturaj vortfaraj oportuna1/4oj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos en ĝi ankoraŭ apartajn, tiel diri artajn rimedojn, kiujn enkondukas grandegan ekonomion ĉe la lernado de la vortoj. Tiaj ekzemple estas ĝiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur kelkajn pro ekzemplo: la prefikso "mal" donas al la vorto sencon rekte kontraŭan ("bona" bon - "malbona" mauvais), - sekve sciante la vortojn "bona, mola, varma, larĝa, supre, ami, estimi k.t.p., vi jam mem povas fari la vortojn "malbona, malmola, malvarma, mallarĝa, malsupre, malami, malestimi" k.t.p., aldonante al la vorto jam konata de vi nur la prefikson "mal"; la sufikso "in" signifas la virinan sekson ("patro" père - "patrino" mère), - sekve sciante la vortojn "patro, frato, onklo, fianĉo, bovo, koko" k.t.p., vi jam estas liberigitaj de la lernado de la vortoj "patrino, fratino, onklino, fianĉino, bovino, kokino" k.t.p.; la sufikso "il" signifas ilon ("tranĉi" trancher - "tranĉilo" couteau), - sekve sciante la vortojn "tranĉi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi" k.t.p., vi jam mem scias la vortojn "tranĉilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo" k.t.p. Da tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo ekzistas ankoraŭ multaj aliaj.

Rememoru do nun ĉion, kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo, kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio ĉi estis nenia trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun ĉi grandegan facilecon de arta lingvo, ĉar ni al ĝi poste ankoraŭ revenos.

2) La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima riĉeco. Ke lingvo arta posedos tian econ, tion ĉi ankoraŭ antaŭ la apero de la unua arta lingvo antaŭvidis kaj antaŭdiris ĉiuj tiuj eminentaj kapoj, kiuj rilatis al tiu ĉi por la homaro treege grava ideo pli serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke ĉia eĉ plej supra1/4a konatiĝo kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon. Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, Voltaire, Diderot, Volnej, Ampère, Max Müller k.t.p., - sed ni rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseŭdoinstruitaj sofistoj; tial, ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi ĉion nur per la sola logiko. Ke lingvo arta ne sole povas, sed devas esti pli perfekta, ol lingvoj naturaj, tion ĉi komprenos ĉiu mem, se li konsideros la jenon: Ĉia lingvo natura konstruiĝadis per tia vojo, ke unu ripetadis tion, kion li aŭdis de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de la homa inteligenteco tie ĉi havis ian forton. Ĉian esprimon, kiun vi multajn fojon aŭdis, vi povas uzi, kaj ĉian esprimon, kiun vi ankoraŭ neniam aŭdis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en ĉia lingvo natura sur ĉiu paŝo renkontas la sekvantan aperon: en via cerbo aperas ia komprena1/4o, sed... vi ne havas la eblon esprimi ĝin per buŝa vorto kaj devas tial al vi per tuta multvorta kaj tre neoportuna priskribo de tiu komprena1/4o, kiu en via cerbo ekzistas kiel unu komprena1/4o, kiel unu spirita vorto. Tiel ekzemple, dank'al tio, ke je lavado de tola1/4o sin okupas ordinare virinoj, vi en ĉiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprena1/4o "lavistino"; sed se viro ekvolos okupadi sin je lavado de tola1/4o, vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, ĉar nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tola1/4o, vi neniam aŭdis! Je kuracado ĝis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, aŭ virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la plimulto da lingvoj ne troviĝis vorto! Por la esprimo de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj kaj kiam vi ankoraŭ el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k.t.p. - tio ĉi estas jam tute ne ebla! En ĉiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aŭ alian sekson, tiun aŭ alian kazon, tiun aŭ alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian gradon de komparado, tiun aŭ alian formon; verbojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian tempon, personon, modon, k.t.p.; de tia substantivo vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas fari substantivon k.t.p. Ĉar, ni ripetas, ĉiu lingvo natura estas fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda "oni tiel parolas" aŭ "oni tiel ne parolas"; sekve ĉian komprena1/4on, kiu naskiĝas en via cerbo, sed por kiu vi ĝis nun vortan esprimon ne aŭdis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta, konscie fondita sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron leĝoj de pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco de "tia vorto ne havas tiajn formojn aŭ ne permesas tiajn ideajn kuniĝojn" - en lingvo arta estas tute neeblaj. Supozu ekzemple, ke morgaŭ viro ricevas la eblon naski infanojn aŭ nutri ilin per siaj mamoj, - kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, ĉar en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la dua sekso. Supozu, ke morgaŭ iu elektas al si ian novan eĉ la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero, - por li tuj ekzistas preta vorto, ĉar se en lingvo arta nur ekzistas sufikso por la esprimo de profesio, ĝi donas al vi jam la eblon esprimi ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo.

Krom tio ne forgesu, ke la perfektiĝado de lingvo arta estas ebla ĝis senfineco, ĉar ĉiun bonan regulon, bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton aligi al si, ĉian mankon, kiu povus troviĝi en ĝi, ĝi havas la rajton plibonigi kaj ŝanĝi, dum en lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo, ĉar tiam lingvo natura transformiĝus jam en artan.

Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibona1/4oj de lingvo arta (eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankoraŭ aliaj, pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la malbona1/4oj de lingvo arta. Kiu eĉ malmulte konatiĝis kun lingvo arta kaj havas sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion li vidas, kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas neniajn. Ĉiu el vi, vere havis la okazon aŭdi tre multajn atakojn kontraŭ lingvo arta; sed kontraŭ ĉiuj tiuj ĉi atakoj ni povas rediri nur unu respondon: ĉiuj ili eliras el la buŝo de homoj, kiuj pri lingvo arta havas nenian scion kaj neniam ĝin eĉ vidis, - ne sole ne vidis kaj esploris, sed eĉ neniam logike enpensiĝis pri ĝia esenco, kaj anstataŭ elpensi pri tio, kion ili parolas, preferas blinde 1/4etadi dekstren kaj maldekstren laŭtajn kaj modajn sed sensencajn frazojn. Se ili nur iom konatiĝus kun lingvo arta, ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, eĉ tute ne konatiĝante kun la lingvo, simple ekpensus pri ĝi teorie, ili ekvidus, ke ĉiuj iliaj frazoj ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton. Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo ĉiuj domoj estas konstruitaj el papero, kaj ke ĉiuj homoj tie estas sen manoj kaj piedoj, - li povas imponi per tio ĉi al la amaso, kiu ĉiun vorton elparolitan per aŭtoritata tono de scianto sankte kredas; sed homo prudenta jam de antaŭe rilatos al tiuj ĉi vortoj tre kritike, ĉar jam en sia saĝo li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj ĉi frazoj; kaj kiam ĉe li restos ia dubo, li simple iros en la najbaran urbon kaj rigardos, kaj tiam li konvinkiĝos, ke ĉiuj frazoj, kiujn li aŭdis, estas la plej absoluta sensenca1/4o. Tiel estas ankaŭ kun lingvo arta: anstataŭ blinde ripetadi frazojn, vi bezonas nur simple ekpensi pri la esenco de tiuj ĉi frazoj, kaj vi jam komprenos, ke ili ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton; kaj se teoria pripenso estos por vi ankoraŭ nesufiĉa, tiam iru simple kaj rigardu, 1/4etu okulon en lernolibron de lingvo arta, konatiĝu kun la konstruo de tiu ĉi lingvo, profundiĝu iom en ĝian jam tre riĉan kaj diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la faktojn, kiuj sur ĉiu paŝo sin trovas antaŭ via nazo, - kaj tiam vi komprenos, kia grandega sensenca1/4o sin trovas en ĉiuj tiuj frazoj, kiujn vi aŭdadis kontraŭ lingvo arta. Vi aŭdis ekzemple frazon "lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzista1/4o ne povas esti kreita en la retorto de kemiistoj"; tiu ĉi frazo sonas tiel bele kaj "saĝe", ke por la grandega plimulto da homoj ĝi jam lasas nenian dubon pri tio, ke lingvo arta estas infana1/4o. Kaj tamen se tiuj ĉi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre malgrandan demandon "kial?" - tiam tiu ĉi laŭta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj ĉian sencon, ĉar ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke tiu ĉi frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas eĉ la plej malgrandan logikan fundamenton. Tute tian saman frazon oni ja povus uzi ankaŭ kontraŭ la arta alfabeto, kiun la homaro jam tiel longe uzas kun la plej granda utilo por si, kaj kontraŭ la arta veturado per helpo de vaporo aŭ velocipedo, kaj kontraŭ nia tuta arta civilizacio! Kaj tiun ĉi kaj similajn frazojn la homoj obstine ripetadas ĉiun fojon, kiam aperas ia nova utila ideo... Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi ĉesos regi super la spiritoj de la homoj!

Vi aŭdis, ke arta lingvo estas neebla, ke en ĝi homoj ne komprenados unu alian, ke ĉiu popolo uzados ĝin alie, ke en ĝi oni nenion povas esprimi, k.t.p., k.t.p. Se ni turnos atenton, ke ĉio tio ĉi estas aferoj, kiujn ĉe plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo ĉiu povas facile praktike trakontroli, kaj ke ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia aŭtoritata tono, sed pro la aplaŭdado de la amaso ili preferas fermi la okulojn kaj 1/4etadi koton sur la aferon nur tial, ke ĝi estas nova kaj ankoraŭ ne moda, - tiam ĉiuj tiuj ĉi frazoj montriĝas jam ne sole ridindaj, sed rekte indignigaj. Anstataŭ blinde 1/4etadi frazojn, iru kaj rigardu, - kaj tiam vi vidos, ke ĉiuj viaj vortoj estas simple senceremonia mensogado: vi ekvidos, ke en efektiveco lingvo arta fakte de longe jam ekzistas, ke homoj de la plej diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo por si uzas ĝin, ke ili unu alian komprenas bonege kaj plej precize, kiel skribe, tiel ankaŭ buŝe; ke homoj de ĉiuj nacioj uzas ĝin tute egale; ĝia jam tre riĉa kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble, ke ĉiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en ĝi en la plej bona maniero... Anstataŭ blinde babiladi diversan teorian sensenca1/4on, iru kaj rigardu la faktojn, la longe ekzistantajn, de ĉiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn, - kaj tiam por vi restos nenia dubo pri tio, ke iaj motivoj, parolantaj kontraŭ enkonduko de lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas abolute neniaj.

Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de tiu ĉi ĉapitro, t.e. ni prezentu al ni, ke kolektiĝis kongreso el reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco kaj precizeco.

El ĉio, kion ni supre diris pri grandegaj plibona1/4oj de la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvo arta. Ni supozu tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfeliĉe konsistos plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de ĉio nova kaj ke al ili venos en la kapon la ideo pli bone elekti ian en ĉiuj rilatoj maloportunan lingvon naturan, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, kio tiam estos. Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado: ĉar estas afero tute komprenebla, ke tiu popolo kies lingvo estos elektita kiel internacia, baldaŭ ricevos tian grandegan superforton super ĉiuj aliaj popoloj, ke ĝi ilin simple dispremos kaj englutos. Sed ni supozu, ke la delegatoj de la kongreso jam tute ne atentos tion ĉi, aŭ ke ili, por eviti reciprokan envion kaj engluton elektos ian lingvon mortintan, ekzemple la latinan, - kio do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam atingos efektiviĝon. Ĉiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraŭ pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaŭ iom funda ellernado de ĝi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la societo. Ke la afero starus tiel kaj ne alie, tion ĉi montras al ni ne sole la logiko, sed tion ĉi jam longe okulvideble montris al ni la vivo mem: en efektiveco la lingvo latina estas ja de longe jam elektita de ĉiuj registaroj kiel internacia, kaj jam de longe en la gimnazioj en ĉiuj landoj laŭ ordono de la registaroj la junularo devigite dediĉas tutan vicon da jaroj al la ellernado de tiu ĉi lingvo, - kaj tamen ĉu ekzistas multe da homoj, kiuj libere posedas la lingvon latinan? La decido de la kongreso sekve donus al ni nenion novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta ripeto de tiu decido, kiu longe jam estas farita kaj eĉ efektivigita, sed sen ia rezultato. En nia tempo nenia decido eĉ de plej aŭtoritata kongreso iam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiu ĝi havis en la mezaj centjaroj: tiam ne sole por ĝia internacieco, sed eĉ por ĝia absoluta reĝado unuanime staris ĉiuj registaroj, la tuta societo, la tuta ĉiopova eklezio, kaj eĉ la vivo mem, tiam ĝi prezentis la fundamenton de ĉia scienco kaj de ĉia scio, tiam al ĝi estis dediĉata la pli granda parto de la vivo, ĝi elpuŝis per si ĉiujn lingvojn patrajn, ĝi estis ellernata kaj prilaborata devigite, jam simple pro tio, ke en siaj patraj lingvoj la instruituloj simple ne havis la eblon esprimadi sin, - kaj tamen malgraŭ ĉio la lingvo ne sole falis, sed eĉ en sia plej bona tempo ĝi estis kaj povis esti nur apartena1/4o de la elektitaj klasoj de la societo! Dume en okazo de elekto de lingvo arta ĝin post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, ĉiuj sferoj de la homa societo, ne sole la inteligentaj kaj riĉaj, sed eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj.

Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute ne povas elekti ian alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon naturan, kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antaŭ la lingvoj naturaj en ĉiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon, estas tia sama malsaĝa1/4o, kiel ekzemple sendi ion de Parizo Peterburgon per ĉevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion ĉi per fervojo. Nenia kongreso povas fari tian elekton; sed se ni eĉ supozus, ke la kongreso tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj kutimoj, ke ĝi tamen faros tian absurdan elekton, tiu ĉi elekto per la forto de cirkonstancoj tute egale restos malviva litero kaj en la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos ne solvita tiel longe, ĝis pli aŭ malpli frue kolektiĝos nova kongreso kaj elektos lingvon artan.

Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni venis, nome: lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta.

 

 

Revisado: 19 de Abril de 1998.
Eduardo Andrade Coelho
Copyright (c) 1998, Grupo Esperantista de Viçosa.