PENSINDAJ   FRAZOJ

 

Neniam eraras nur tiuj, kiuj nenion faras. Popola verajxo.
Kiam homoj vin kalumnias, tiel vivu, ke neniu kredos ilin. Platono, helena filozofo, pagxo 108.
Antaux ol mi edzigxis, mi havis ses teoriojn pri la edukado de infanoj. Nun mi havas ses infanojn kaj neniom da teorioj. Atribuita al Johano Wilmot, grafo de Rocxestro (l647-1680), angla poeto, pagxo 149.
Neniu afektas pli da virtoj ol tiu, kiu virtojn ne posedas. Memorajxoj de la Pastro Germano, pagxo 91.
Se la amo ne scias dividigxi, la felicxo ne sukcesas multobligxi. Sur la kampo de la mediumeco, pagxo 131.
Cxu estos fiajxo por la suno, kiam gxiaj radioj falas sur la marcxo? En la pli granda mondo, pagxo 92.
Malmultaj edzinoj kaj malmultaj patrinoj sin direktas al la felicxaj regionoj sen la karaj amatoj, kiujn ili lulas en la sino... La grandega virina amo estas unu el la plej respektindaj fortoj en la dia kreitajxaro. Ago kaj reago, pagxo 167.
Kiu faras la bonon, tiu estas la unua profitanto; kiu ekflamigas lumon estas tiu, kiu unue sin lumigas. Misiuloj el la lumo, pagxo 127.
Cxu estos cxielo sen la cxeesto de tiuj, kiujn ni amas? Cxu pace ni estos sen gxojo por tiuj, kiuj logxas en nia koro? Inter la tero kaj la cxielo, pagxo 52.
Niaj kontrauxuloj estas gxustadire ne malamikoj, sed, efektive, bonfarantaj. Nia hejmo, pagxo 194.
Kiu nur kemion scias, tiu ecx kemion ne scias. Wittgenstein, auxstra filozofo.
Komputilo venis solvi amason da problemoj, kiujn mi ne havis. Popola verajxo.
En politiko, la unua afero, kiun oni perdas, estas la libereco. Asiza Hakilo, Quincas Borba,cxapitro CLXXVII.  

 

palmeida@ufv.br  

espeantista@yahoo.com

DANKON PRO VIA VIZITO!

 

Revisado: 01 de Julho de 1999.
Eduardo Andrade Coelho
Copyright © 1998, Grupo Esperantista de Viçosa.

 

 

 



bannerCAST.com
member of the bannerCAST network